Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn kun 171 landoj en la pasintaj 60 jaroj
2009-10-13

Yang Jiechi respondas demandojn de raportistoj.

 

de YU ZHANYI

 

    Okaze de la 60-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio, Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, akceptis intervjuon de raportistoj de ĉinaj amaskomunikiloj. Li diris, ke en la pasintaj 60 jaroj Ĉinio faris amikajn kunlaborojn kun diversaj landoj de la mondo. La nombro de landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, multiĝis de 18 en la komenco de la fondiĝo de la nova Ĉinio al nun 171.

 

    Yang Jiechi diris, ke Ĉinio senĉese disvolvas interrilatojn kun grandaj landoj kaj iom post iom starigis kun ili novtipajn kunlaborajn rilatojn aŭ konstruajn partnerajn rilatojn. Ĉinio starigis kun Rusio strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn, kiuj daŭre, sane kaj stabile disvolviĝas; de 30 jaroj post establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la dulandaj rilatoj travivis grandan ŝanĝiĝon kaj la disvolva nivelo atingis profundecon kaj vastecon senprecedencajn; Ĉinio starigis kun Eŭropa Unio ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn kaj starigis kun Japanio strategiajn reciprok-profitajn rilatojn; Ĉinio aktive partoprenis en dialogaj sistemoj de “kvar landoj” -- Brazilo, Rusio, Hindio kaj Ĉinio, kaj “kvin evoluantaj landoj” -- Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj Meksikio, kaj fortigis kunlaborojn kun nove leviĝantaj grandaj landoj.

 

    Li montris, ke Ĉinio ĉiam metas bonan traktadon kaj disvolvadon de rilatoj kun najbaraj landoj en gravan lokon de la ĉina diplomatio. Kvankam ĉinaj politikoj pri najbaraj landoj havas malsamajn trajtojn en malsamaj periodoj, tamen la fundamenta politiko de bona najbareco ne ŝanĝiĝis. En la nova jarcento Ĉinio persistas en la politiko “esti amika al najbaroj, trakti ilin kiel partnerojn”, aktive antaŭenpuŝas amikecon kaj regionajn kunlaborojn kun najbaroj. En la 60 jaroj la amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj senĉese disvolviĝas.

 

    Yang Jiechi diris, ke Ĉinio senĉese plifortigas solidarecon kaj kunlaboron kun evoluantaj landoj. Nun la interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj en politiko, ekonomio kaj hom-scienco eniras en novan etapon. Ĉinio fondis kunlaboran forumon de Ĉinio kaj arabaj landoj, kiu fariĝis nova platformo por plue antaŭenpuŝi amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj arabaj landoj en la nova situacio. Ĉinio ankaŭ senĉese antaŭenpuŝas la praktikajn kunlaborojn kun Latin-Ameriko kaj kariba regiono.

 

(el http://www.chinanews.com.cn/)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng