Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kang Dachuan: fondinto de la revuo Popola Ĉinio
2009-10-13

de AN SHUQU*

 

    Junie de 1953 aperis la unua numero de la japanlingva revuo Popola Ĉinio dank’ al penado de Kang Dachuan kaj liaj kolegoj.

 

    En novembro de 1949 Kang Dachuan venis al Pekino. En 1952 li eklaboris en la Fremdlingva Eldonejo por fari preparojn por eldono de la japanlingva revuo Popola Ĉinio. Tiam la revuo jam havas la anglan kaj rusan eldonojn, kiuj havis ĉiu siajn proprajn redaktorojn. Por prepari la japanlingvan eldonon li veturis al Shenyang en nordorienta Ĉinio por inviti Ryouichi Ikeda, Fujio Suganuma kaj aliajn ses veteranajn japanajn ĵurnalistojn laborantajn por Demokratiaj Novaĵoj, baldaŭ ĉesigota ĵurnalo por japanoj en Ĉinio. Poste li venigis Liu Deyou, min kaj aliajn du personojn, kaj akceptis kiel laborantojn iujn personojn en Pekino, kiuj revenis al Ĉinio post lernado en Japanio. Li venigis ankaŭ kompostistojn el Shenyang kaj enkondukis japanlingvajn matricojn kaj ekipaĵojn por presado. Kaj ni laboradis tage kaj nokte en granda ĉambro kaj post du provoj la revuo finfine naskiĝis.

Kiam ni levis glason por gratuli unu alian, subite aŭdiĝis voĉo: “Atendu”. Oni diris, ke la nomo de iu japana amiko estis mispresita. Ni tuj decidis ĝin skrapi per tranĉileto kaj faris ĝustigon en la tuta nokto. El tio ni ricevis lecionon: “Ni devas esti devokonsciaj por la legantoj!”

 

    Popola Ĉinio estas la unua japanlingva revuo post fondiĝo de la nova Ĉinio kaj trovis ŝaton ĉe multaj japanoj. Post eldono de la unua numero du mil ekzempleroj estis tuj elĉerpitaj kaj ankaŭ mil represitaj estis tuj forvenditaj.

 

    Kang Dachuan naskiĝis en Taiwan-provinco, Ĉinio. Li lernis en Japanio kaj diplomiĝis el Waseda-universitato. En 1938 li revenis al sia patrolando por partopreni la Kontraŭjapanan Rezistmiliton. Li sin okupis pri propagando al Japanio kaj administrado pri militkaptitoj en la 3-a sekcio de la politika departemento sub la Milita Komisiono de Kuomintango gvidata de Guo Moruo. Per sia grandanimeco kaj humaneco li emociis japanajn militkaptitojn. Li dormis kune kun ili, permesis al ili naĝi, kapti fiŝojn, fari ludilojn kaj eldoni revuon… tiel ke la militkaptitoj nomis la administrejon “loko por renaskiĝo”.

 

    Kvankam Kang bone sciis pri Japanio, tamen li ĉiutage kunportis hejmen multe da japanlingvaj ĵurnaloj kaj gazetoj por legi post laborado. Li ĉiam atente legis leterojn de legantoj, aŭskultis opiniojn de japanaj amikoj, venintaj al Pekino, por senĉese plibonigi la revuon. Li malfermis en la revuo multajn rubrikojn ŝatatajn de legantoj, kiaj “Angulo de Pekino”, “Kalejdoskopo”, “Historio de Ĉinio”, “La Silka Vojo Hodiaŭ kaj Hieraŭ”, “Bicikla Vojaĝo laŭ la Granda Kanalo”, “Nacimalplimultoj”, “Ĉinaj Moroj” kaj “Trajna Vojaĝo de Sudo al Nordo”.

 

    Krom ĉinajn famulojn kaj verkistojn, kiaj Guo Moruo, Liao Chengzhi, Zhao Puchu, Maodun, Tian Han, Bakin, Xie Bingxin, Laoshe, Xia Yan kaj Mei Lanfang, li petis ankaŭ japanajn amikojn, kiaj Kenzou Nakajima, Jyunji Kinosita, Syouichirou Kameda, Ryoutarou Shiba, Yasushi Inoue, Shunshin Chin, Shinji Komada, Tsutomu Mizukami, Yoshimi Kondou kaj Makoto Murayama, kontribui por la revuo.

 

    Gvidate de Kang Popola Ĉinio fariĝis fama revuo. En junio de 1963, la redakcio okazigis kunvenon por festi 10-jariĝon de la revuo, kiun ĉeestis ĉefministro Zhou Enlai, vicĉefministro Chen Yi kaj pli ol 400 personoj el diversaj soci-rondoj. Zhou tostis al la ĉeestantoj. En 1983 la festkunvenon por la 30-jariĝo de la revuo ĉeestis Tokuma Utsunomiya, respondeculo de la Asocio por Japana-Ĉina Amikeco, Yasushi Inoue, prezidanto de la Asocio por Japana-Ĉina Kultura Interŝanĝo, kaj Seiji Kaya, prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio. Ĝin ĉeestis ankaŭ Masayuki Yasui, Satoshi Miyoshi, Magaki Uchiyama kaj aliaj respondeculoj de librovendejoj Oriento, Orienta Azio, Uchiyama kaj Stepo, kaj malnovaj amikoj de nia revuo Shinji Komada kaj Meisou Mizuhara. Tio tre honoris Kang kaj miajn kolegojn.

 

    Inter la legantoj de Popola Ĉinio estas ĉefministro, parlamentanoj, dommastrinoj kaj mezlernejanoj. La 102-jara Itoe Hamada estas malnova leganto, kiu legas la revuon ekde ĝia naskiĝo. La Societoj Legado kaj Amiko en Tokio, Osako, Kioto, Shizuoka, Okayama kaj Hanno ofte sendis leterojn por doni al ni sugestojn por plibonigi la revuon. Vizitante Japanion miaj kolegoj ĉiam estis varme bonvenigataj de lokaj legantoj. Same japanaj amikoj kaj legantoj, kiuj venis al Ĉinio, tre deziris viziti Kang Dachuan. Hikotarou Andou diris: “Mia vojaĝo al Ĉinio ĉefe estas por viziti Kang Dachuan”.

 

    Kang forpasis en 2004, sed mi, miaj kolegoj kaj multaj japanaj amikoj neniam forgesos lian kontribuon por Popola Ĉinio. Ni ege sopiras lin.

 

* La aŭtoro estas eksvicĉefredaktorino de Popola Ĉinio.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng