Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Transformi Ĉinion per la spirito de Malsaĝa Avo
2009-10-13

 

    "Montotranslokigo fare de Malsaĝa Avo" estas fabla rakonto cirkulanta en Ĉinio milojn da jaroj. Ĝi diras, ke en la antikveco estis Malsaĝa Avo, kiu gvidis siajn familianojn transloki du montojn antaŭ sia domo. Tio estas granda kaj malfacila laboro neimagebla por ordinaraj homoj. Tamen Malsaĝa Avo havis grandan idealon kaj neflekseblecon antaŭ la malfaciloj kaj lia spirito kuraĝigas posteulojn de generacio al generacio.

 

    En 1945 prezidanto Mao Zedong citis la rakonton pri Malsaĝa Avo en la ferma parolado de la 7-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj donis al ĝi novan signifon, ke la spirito de Malsaĝa Avo enkorpigas neflekseblecon kaj senĉesan strebadon de ĉinoj. Post fondiĝo de la nova Ĉinio ĉina popolo kun granda entuziasmo ĵetis sin en la socialisman konstruadon kaj kreis multajn miraklojn.

Kamparaninoj de Xiyang-gubernio, Shanxi-provinco, kreas kampojn sur monto, en 1964.

 

Popolanoj de Lin-gubernio en Henan-provinco festas finkonstruadon de la kanalo Hongqi, la 20-an de aprilo 1966. La kanalo solvis problemojn de akvouzo de ĉ. 500 mil homoj, 400 mil brutoj kaj 36 mil hektaroj da kampo.

 

Kamparanoj de Lin-gubernio, Henan-provinco, konstruas la kanalon Hongqi, en 1960.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng