2009-10-13
de Qiu Huanxing
Iom-post-ioma pliboniĝo de la popola loĝejo
En 1978 Ĉinio eniris en la novan epokon de reformado kaj pordmalfermo. En la unuaj jaroj de tiu epoko la ŝtato kvankam havis multe da malfaciloj en la ekonomio, tamen la registaro dediĉis grandan atenton al la popola vivo. Por solvi problemon pri loĝdomoj, ĝi pliigis monsumon por domkosntruado, kaj ankaŭ multaj entreprenoj serĉis rimedojn por solvi tiun problemon por kontentigi la bezonon de siaj funkciuloj (Bildo 1). Januare de 1980, mi finfine diris ĝis revido al la malgranda ĉambro, kie mi vivis dek jarojn, kaj ekhavis apartamenton kun plankareo de 30 kvadrataj metroj el du dormejoj, unu kuirejo kaj unu necesejo. Kvankam malgranda, ĝi tamen estis tre oportuna kaj kvieta por loĝado de mia familio sola. Mi aĉetis sofon, te-tableton, skribtablon, libroŝrankon, televidilon kaj fridujon, kaj ekhavis dolĉan senton pri hejmo.
Printempe de 1990 mi refoje transloĝiĝis kaj de tiam miaj gefiloj ekhavis ĉiu sian dormejon, sekve de tio ili ne plu kverelis por okupi la skribtablon dum plenumado de hejmtasko. Post kelkaj jaroj ili trapasis ekzamenon kaj eniris en universitaton.
Ankaŭ mia kolego s-ro Lu ekhavis novan loĝejon. En 1982, kiam li edziĝis, lia edzino, kiu laboris kiel instruistino, akiris de la lernejo ĉambron kun 12 kvadrataj metroj. La ĉambro ja estis malvasta, malalta kaj malkomforta. Ĝi estis maloportuna precipe somere, ĉar somere la loko estis sufoke varma kaj vespere oni devigite sin refreŝigis eksterdome.
En 1990 nia redakcio distribuis al li apartamenton el du dormejoj, unu salono, unu kuirejo kaj unu necesejo. Pro tio li sentis sin tre feliĉe.
Statistiko montris, ke en 1990 la pokapa loĝareo de la ĉinaj urbanoj estis 13.7 kvadrataj metroj, kiu estis nur 6.7 kvadrataj metroj en 1973.
Ĝojo pro havo de nova loĝejo
|
Servo por transloĝiĝo
|
|