Grand-formataj ĉinaj pejzaĝaj pentraĵoj ekspoziciiĝas en Bruselo
2009-10-14
La 11-an de oktobro, en la halo de Justica Palaco de Bruselo, Belgio, okazis "Ekspozicio de Pejzaĝaj Pentraĵoj de Xu Longsen".
Kiel parto de Eǔropalia-ĉina Arta Festivalo, estis eksponitaj en la ekspozicio 10 grand-formataj ĉinaj pejzaĝaj pentraĵoj de Xu Longsen, kiuj bone kunfandiĝas kun la alta antikva okcidenta konstruaĵo de la Justica Palaco. Ili prezentas al eǔropaj rigardantoj ĉarmon de tradicia kulturo de Ĉinio.