2009-10-16
La 10-an de oktobro, Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) okazigis la 7-an sesion de la 5-a komisiono, kiun partoprenas la 9 konsilantanoj. Oni resumis la laboron de la asocio en pasintaj monatoj, anoncis la okazon de la 8-a Tutlanda Kongreso de Ĉinio en la fino de 2009 kaj diskutis la planon de ŜEA pri Esperanta aktivado en la sekvantaj monatoj ĉijare. En la kunveno oni propone elektis konsilianojn de venonta ĈEL kaj aktivajn e-istojn de la jarperiodo 2007 kaj 2008. ŜEA ekde la jaro 2003, 6 fojojn elektiĝis kiel bona membro de la Ŝanhaja Federacio pri Soci-sciencoj, kaj en 2007 kaj 2008 ŜEA du fojojn gajnis premiojn “Organizon pri Esperantologio”.
(Shen Xiaoxi) |