2009-10-16
de CLAIR MAHÉ
La 6-an de oktobro aperis la 5-a numero de la filmĵurnalo UEAviva kun tri eroj. Unue Emilio Cid raportas pri la rezultoj de la informkampanjo ĉirkaǔ la 94-a UK en Bjalistoko, al kiu li alvokis laǔ komisio de la Estraro de UEA en la filmĵurnalo en majo. Cid estas sufiĉe kontenta pri la rezultoj kaj instigas plu daǔrigi la agadon ankaǔ nun, kiam la UK jam apartenas al pasinteco. En la dua ero, pruntita el la televida servo de UN, oni vidas elpaŝon pri lingvaj rajtoj fare de la UEA-reprezentanto Mireille Grosjean ĉe la Homrajta Konsilio de UN fine de septembro. La fina parto estas dediĉita al TEJO. Oni vidas sinprezenton de la nova Estraro de la junulara sekcio de UEA en la ĵusa ARKONES en Poznano, Pollando.
La reta kinejo de UEA ĉe Ipernity pliriĉiĝis per valoraj historiaj dokumentoj. La filmo "Lingvo festis naskiĝtagon" de Michael Cwik raportas pri la impona UK de la Jubilea Jaro 1987 en Varsovio. Scenojn el la Budapeŝta UK en 1966, i.a. kun fragmento el la festparolado de Ivo Lapenna, montras la filmo "Esperanto-fonto", kiu unuavice rakontas pri la eventoplena historio de nekutima ZEO apud la hungara ĉefurbo. La plej lasta el la novaĵoj en la reta kinejo estas samtempe la plej malnova el ili, nome dokumenta filmo pri la 48-a UK en Sofio en 1963. Ĉiuj ĉi trezoraĵoj devenas el la Biblioteko Hodler, kies filmojn UEA iom post iom ciferecigas por pli facile disponebligi ilin al la movada publiko.
La adreso de la reta filmĵurnalo en YouTube estas kaj tiu de la reta kinejo en Ipernity. |