Ĉinio asignis 5 miliardojn da juanoj kontraǔ gripo A/H1N1
2009-10-16
La 15-an de oktobro respondeculo de la Ĉina Financa Ministerio konigis, ke ekde aprilo ĉijare la ĉina registaro ellaboris dek rimedojn kontraǔ la gripo A/H1N1. Inter ili la centra financo asignis 5 miliardojn da juanoj, kaj ĝi postulis ankaǔ lokajn financojn asigni por la prevento. La establiĝo de la asigno finance garantias preventon de la gripo A/H1N1.