Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Letero de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA al El Popola Ĉinio
2009-10-19

    Karaj redaktistoj de El Popola Ĉinio,

 

    Mi havas la plezuron sendi al vi mallongan saluton de fidela leganto de via gazeto okaze de la 60-a datreveno de la ĉina Popola Respubliko. Mi legis vian revuon antaŭ multaj jardekoj, kiam ĝi ankoraŭ aperis papere, kiel oni kutimis en la pasinta jarcento.

 

    Pro mia aĝo mi akompanis pere de vi Ĉinujon dum multaj jardekoj kaj ĝojis pro ĝiaj progresoj kaj malĝojis pro ĝiaj problemoj.

 

    Mi kredas, ke fari bilancon pri la atingoj de Ĉinujo, rajtas nur homoj, kiuj amas Ĉinujon. La aliaj rajtas nur diri: "Malgraŭ niaj daŭraj malhelpoj, Ĉinujo sukcesis moderniĝi kaj evolui en maniero ne trovebla ĉe aliaj landoj de Azio."

 

    Fakte por kompari la progreson oni devas kompari la situacion de tibetaj popolanoj en 1950 kaj nun kun la situacio de landoj en simila evolustadio. Ni diru, ekzemple Butano aŭ Banglujo (Bangla Deŝo/Bangla Lando). Nur tiel oni povas atingi ĝustan ideon pri tio, kion atingis Ĉinujo en la lastaj 60 jaroj.

 

    Ankaŭ Esperanto kaj esperantistoj fartis bone en Ĉinujo dum la lastaj 60 jaroj. Tio simple signifas, ke la atento al idealoj, kiuj povas plibonigi la mondon, ne mortis en Ĉinujo.

 

    Pro tio ni rajtas ankoraŭ esperi multon de Ĉinujo kaj por ĝenerala kontribuo al pli ekvilibra mondo sen hegemoniismo kaj por Esperanto!

 

    Daŭrigu diligente vian laboron en El Popola Ĉinio!

 

    Vivu Ĉinujo!

 

Renato Corsetti

Eksa prezidanto de UEA

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng