2009-10-19
de Andrzej Grzebowski
Okaze de Monda Tago de Turismo (27.09) Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz, Pollando, aranĝis vojaĝon al Usono tra Kalifornio kaj Havajaj Insuloj. Nia grupo atingis San Franciskon la 26-an de septembro, 2009, kie ni vizitis San Franciskon kaj Oakland kaj festis kune kun usonaj esperantistoj la Mondan Tagon de Turismo en belega domo de Vilĉjo kaj Lusi Harmon kaj poste en ĉina restoracio. Nian vizitadon bone prizorgis kaj gvidis Lusi Harmon kaj Ĉarli Galvin. La 27-an de septembro ni flugis al Honolulu, kie kore bonvenigis nin ĉe flughaveno Steve Wagenseller, kun kiu Regina Grzebowska kunlaboris pri traduko al pola lingvo de la usona video Esperanto kurso “Pasporto al la tuta mondo”. Dum semajno loĝante en ripozkvartalo Waikiki ni vizitis Honolulu, Pearl Harbour, busĉirkaŭis Insulon Oahu, tuttage vizitis la plej interesan Polinezian Centron de Kulturo kun vilaĝoj de Nov-Zelando, Havajo, Fiĝio, Somoo, Thaiti, Tongo, ekspozicioj pri Paska Insulo kaj Markizoj, ankaŭ la Mormonan Universitaton por tri mil studentoj. Krome ni sukcesis ekskursi al famaj Sea Life Park, Hanaŭma Bay kaj Diamond Kratero. La duan semajnon (3-10.10) ni ŝipkrozadis per NCL - ŝipo “Pride of America” vizitante Havajajn Insulojn - Maŭi kun dormanta vulkano Haleakela, Big Island-Hawaii kun aktivaj vulkanoj kaj Kaŭai kun Waimea Valo - Kanjono kaj ĝardenoj. Ni vidis la plej altajn en la mondo - montojn vulkanojn altajn pli ol 9000 m. el kiuj 6000 m. sub akvo. Konstante ĉiuj tie uzas du famajn amikajn havajajn vortojn - ALOHA - saluton kaj MAHALO - dankon. Ni revenis tra Kalifornio - Los Angeles, Beverly Hills kaj Hollywood, kie ĉiam bone gvidis nin en Esperanto Roberto Burges el Santa Barbara. Fine, la 12-an de oktobro ni ĉiuj atingis Pollandon tre kontentaj - mi jam gvidis grupojn en Havajoj la 15-an fojon kaj ni decidis ripeti la sukcesan vojaĝon venontjare laŭ sama itinero Kalifornio - Havajo dum 25.09 - 23.10.2010 kun 20-a Internacia Esperanto - Kongreso (20IEK) en HONOLULU de la 25-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro kaj dum 2-9.10 kun ŝipkrozado tra Havajaj Insuloj - Oahu, Maŭi, Hawaii kaj Kaŭai kaj fine revene tra Kalifornio aŭ daŭrigante ĉirkaŭmondan vojaĝon tra Marshalaj Insuloj, Mikronezio, Guamo, Nordaj Marianoj, Japanio, Suda Koreio kaj Ĉinio. Venontsemajne ni dissendos la Turisman Esperanto - Kalendaron por 2010 jaro, kie vi trovos pliajn detalojn. Samtempe ni informas, ke semajnfine ni finredaktos la Turisman Esperanto - Kalendaron 2010, do, se Vi volas proponi vojaĝojn por viaj interesaj Esperanto - aranĝoj en la jaro 2010, sendu urĝe viajn turismajn Esperanto - ofertojn por 2010, sed nepre kun prezoj - ne nur kongreskotizoj, sed almenaŭ kun loĝprezoj, sen tio ne valoros anonci viajn E-ofertojn, ĉar neniu aliĝos. Atendante viajn Esperanto-turismajn ofertojn por 2010 jaro.
Adr. str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, POLLANDO
(48-52) 346-11-51
retpoŝto: tur@esperanto.bydgoszcz.eu (mailto:tur@esperanto.bydgoszcz.eu)
@esperanto.bydgoszcz.eu> |