Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
120.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio
2009-10-19

    Hieraŭ vespere, la 15-an de oktobro, la Esperanto-vikipedio atingis 120.000 artikolojn. Nia vikipedio laŭ la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an lokon inter la diverslingvaj versioj; la volapukan version oni preterpasis antaŭ kelkaj semajnoj, la 22-an de septembro. La 120.000-a artikolo temas pri Sao Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.

   

    Ĉiutage ĉ. 160.000 vizitoj de homoj

 

    La Esperanto-vikipedio ricevas tage ĉ. 160.000 vizitojn de homoj (do sen robotoj). Per tio la Esperanto-vikipedio en aŭgusto okupis la 33-an lokon - iom post la greka kaj slovaka, iom antaŭ la litova kaj serba versioj.

 

    Graveco de la vikipedio

 

    La Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo. Unue ĝi servas kiel leksikono - fakte la unua ĝenerala leksikono dum la ĝisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due per tio ĝi subtenas ankaŭ la terminologian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la ekstera mondo, ke Esperanto vivas ĉiutage kaj estas daŭre uzata. La lingvo Esperanto, antaŭ 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaŭ per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj retejoj.

 

    Unu kontribuo por vikipedio ĉiumonate

 

    Por subteni la pluan konstruadon de vikipedio mi alvokas ĉiun spertan Esperanto-parolanton kontribui al la vikipedio almenaŭ per eta aldono ĉiumonate. Egalas, ĉu tio estas korekteto de artikolo aŭ redaktado, ĉu tradukado el alia vikipedio aŭ verkado de komplete nova artikolo. Ĉiu kontribuo helpas daŭrigi la grandan taskon - supozeble temas pri la plej grava verkada tasko en la historio de Esperantujo. Se ĉiuj kune helpas, ni sukcesos eĉ pli bone!

 

(Lu Wunsch-Rolshoven)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng