Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis suicid-eksplodo en Irano
2009-10-20

 

 

Nourali Shoushtari 

 

    Antaŭtagmeze de la 18-a de oktobro okazis en la irana provinco Siatan kaj Baluchestan suicid-eksplodo. Tio kaŭzis morton de almenaŭ 35 homoj kaj vundon de 28 homoj. Kaj post tio la irana kontraŭregistara milita organizo Jundallah proklamis, ke ĝi respondecas pri la evento.

 

    La atako okazis proksime al la regiono Pishin ĉe la landlimo inter Irano kaj Pakistano. Tiam iuj iranaj oficiroj de la Islama Revolucia Gardantaro estis preparantaj por loka kunveno, suicid-atakanto eksplodigis dinamiton ligitan ĉirkaŭ sia talio en la loko de la kunveno, tio kaŭzis tre gravan morton kaj vundon. Inter la mortintoj estas Nourali Shoushtari, vickomandanto de surfacaj trupoj de la revolucia gardantaro, Rajabali Mohammadzadeh, komandanto de la revolucia gardantaro super la provinco Siatan kaj Baluchestan, kaj ĉefoj de la lokaj triboj.

 

    Irana prezidento Mahmoud Ahmedinejad draste kondamnis la atakan eventon kaj postulis, ke la koncernaj sekcioj faru ĉiuflankan enketon kaj pli frue kaptu "ĉefan komplotanton" de tiu ĉi evento. Li postulis ankaŭ, ke la pakistana registaro donu pozitivan kunlaboron en la agado por kapti la "ĉefan komplotanton".

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng