Inaŭguriĝis la 1-a Monda Konferenco de Ĉin-lingva Edukado
2009-10-21
La 20-an de oktobro la 1-a Monda Konferenco de Ĉin-lingva Edukado inaŭguriĝis en Chengdu de okcidenta Ĉinio. Dum la konferenco pli ol 400 reprezentantoj el 35 landoj kaj regionoj interŝanĝos opiniojn pri situacio, trajtoj kaj disvolva tendenco de ĉinlingva edukado ekster Ĉinio kaj diskutos pri ĝia daŭrigebla disvolvado.