2009-10-21
Ĝis la 17-a horo de la 20-a de oktobro la ĉina ŝipo "Dexinhai", forkaptita de armitaj piratoj sur la Hindia Oceano, ankoraŭ restas en perdeco. La Ĉina Ministerio pri Trafiko kaj Transporto, laŭ aranĝo de la ĉina registaro, daŭre faras kunordigon kun koncernaj flankoj, akurate komunikas informojn kaj aktive organizas savadon per ĉiuj eblaj rimedoj kaj diversaj kanaloj.
Je la 14-a horo de tiu tago Xu Zuyuan, vicministro de la Ĉina Ministerio pri Trafiko kaj Transporto, prezidis kunvenon en la ĉefa oficejo de la Ĉina Centro por Surmara Serĉosavado por interkonsiliĝi pri sekvontaj rimedoj de savado.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |