La unua Xinhua-librejo malfermita en Londono, Britio
2009-10-22
La 20-an de oktobro ekfunkciis Xinhua-librejo en Londono. Tio estas la unua librejo kun la marko Xinhua en Eŭropo. Ĝi vendas ĉefe ĉinlingvajn librojn kaj gazetojn eldonitajn de la ĉeftero de Ĉinio, anglalingvajn librojn kun la temo pri Ĉinio, elektronikajn vid-aŭdajn produktaĵojn, kaj ankaŭ kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn, instrumentojn por ŝakludoj kaj pentrado kaj aliajn kulturajn objektojn de Ĉinio.