2009-10-22
La 20-an de oktobro inaŭguriĝis en la urbo Ĉikago, Usono, la Tutgloba Pinta Konferenco pri Markoj, 2009, kun la ĉeftemo “Ŝancoj kaj Defioj en la Epoko kun Alta Risko”. Al ĝi ĉeestas pli ol 100 personoj el Ĉinio kaj Usono, kiuj estas ĝeneralaj direktoroj de financaj, aŭtaj kaj inform-teknologiaj entreprenoj kun famaj markoj, altrangaj administrantoj de reklamaj institucioj kaj prestiĝaj raportistoj.
Internaciigo de ĉinaj markoj fariĝis unu el la gravaj diskutaj temoj de la pinta konferenco. La ĉeestantoj opinias, ke de multaj jaroj Ĉinio persistas en la kreado de propraj markoj kaj formis al si apartan manieron de la disvolvo de markoj surbaze de sia propra nacia situacio. La pinta konferenco helpas al ĉinaj markoj iri al la mondo pere de transmara komunikado.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|