Hospitaloŝipo de la ĉina mararmeo unuafoje krozas por plenumi sian kuracservadon
2009-10-22
La 20-an de oktobro okazis ceremonio por startigi “Kuracan Agadon de la Ŝipo Paco” en la milithaveno Wusong, Ŝanhajo. Dum la sekvontaj 32 tagoj, la dekmil-tonela ŝipo navigos 5000 marmejlojn de norde suden por la kuraca servo, kaj paŭzos ĉe 18 insuloj inkluzive de Haiyang, Nan'ao.