Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI okazis en Jiujiang
2009-10-22

 

    La 15-16-an de oktobro okazis en vilao situanta piede de pitoreskejo Lushan-montaro en Jiujiang de Jiangxi-provinco, Seminario de Ĉina Sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la temo "Kiel lernigi Esperanton al lernantoj". La seminarion partoprenis pli ol 20 esperantistoj el Ĉinio, Korea Respubliko, Hispanio kaj Usono.

Gong Xiaofeng faras laborraporton de la Ĉina Sekcio de ILEI. 

 
 

 Wei Yubin prezentas trejnadon de Esperanto en Taiyuan.

 

 Song Ping konigas trejnadon de Esperanto en Harbino.
 

 

 Dannis faras prelegon.
 

 Augusto prelegas.
 

  Diskutado

 

    Dum la seminario Gong Xiaofeng, prezidanto de la Ĉina Sekcio de ILEI faris laborraporton de la sekcio, konigis ĝian planon en 2010 kaj petis opiniojn de la ĉeestantoj. Wei Yubin kaj Song Ping prezentis respektive trejnadon de Esperanto en urboj Taiyuan kaj Harbino. Dannis el Usono kaj Augusto el Hispanio konigis respektive Esperantan instruadon en Guangzhou kaj Nankina Universitato. La ĉeestantoj faris varman diskutadon pri problemoj kiel funkcios la sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vidmaterialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la Someran Seminarion de la Ĉina Sekcio de ILEI en aǔgusto 2010 en Taiyuan de Shanxi-provinco.

(Raportis Niu Xueqin)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng