Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis la 2-a Lushan-a Forumo de Esperanto
2009-10-22

 

    La 17-18-an de oktobro okazis en vilao situanta piede de pitoreskejo Lushan-montaro en Jiujiang de Jiangxi-provinco, Ĉinio, la 2-a Lushan-a Forumo de Esperanto. Ĝin partoprenis pli ol 40 esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj. La forumo havas la temon "Ĝuu Esperanton".

 

    Dum la forumo Gong Xiaofeng, prezidanto de la Jiangxi-a Esperanto-Asocio, faris raporton pri laboro de la asocio. Hu Guozhu, veterana esperantisto el Hubei-provinco, faris ĉefprelegon sub la titolo "Tao Yuanming kaj la idealo de Esperanto", Augusto el Hispanio fari prelegon pri artefarita lingvo, Dannis el Usono -- pri instruado de Esperanto, kaj Peng Zhengming -- pri Esperanta vortoludo. Oni aranĝis ankaǔ Esperantajn kursojn por komencantoj kaj progresantoj, ekskurson kaj diversajn amuzajn aktivadojn. La partoprenantoj interŝanĝis Esperantajn legaĵojn kaj memoraĵojn. La forumo donis al la samideanoj bonan ŝancon por ĝui, uzi kaj disvastigi Esperanton.

 

(Raportis Niu Xueqin)

Gong Xiaofeng faras laborraporton de la Jiangxi-a Esperanto-Asocio. 
 

 

Hu Guozhu faras ĉefprelegon. 
 

 

Augusto el Hispanio prelegas. 
 

 

Peng Zhengming faras prelegon. 
 

 

 Ĉeestantoj interparolas.
 

 Ripozantaj esperantistoj 
 

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng