Pekino komencis inokuli kontraŭ la gripo A-H1N1 lernantojn de mez- kaj elementlernejoj kaj aliajn homojn
2009-10-22
De la 21-a de oktobro la Pekina Buroo pri Sano kaj la Pekina Centro por Preventi kaj Superregi Malsanojn komencis inokuli kontraŭ la gripo A-H1N1 kvin ĉefajn homamasojn, inkluzive de lernantoj kaj instruistoj de mez- kaj elementlernejoj, medicinaj laborantoj, laborantoj okupiĝantaj pri publika trafiko kaj kvaranteno, oficistoj en ŝtataj gravaj publikaj institucioj kaj pli-ol-60-jaraj maljunuloj, kondiĉe de ilia memvolo.