La 20-an de oktobro esplora teamo kunorganizita de la Insituto pri Paleovertebruloj kaj Paleoantropoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj koncernaj grupoj de urbo Zhucheng trovis 500 metrojn longan kaj 26 metrojn profundan dinosaǔran fosiliaron en vilaĝo Kugou de Zhucheng, Shandong-provinco. Tie vidiĝis pli ol sep mil pecoj da dinosaǔraj fosilioj, apartenantaj al almenaǔ dek genroj kaj specioj.