2009-10-23
|
Pandido ĝuas bonan prizorgon en la centro. |
La 21-an de oktobro la esplora centro por protekti grandajn pandojn en Wolong de Ĉinio informis, ke en 2009 la grandpandaj patrinoj de Wolong kreis novan rekordon je la nombro post fondiĝo de la centro. De la komenco de la kuranta jaro la grandpandaj patrinoj jam 15-foje naskis 18 idojn, kaj ili ĉiuj bone vivas. Ĉi-jare naskiĝis nur 3 ĝemeloj, malpli multe ol antaŭe, pro tio, la nombro de la novenaskitaj pandidoj ĉi-jare egalas al la plej bona rekordo kreita pasintece.
(el retejo de la ĉina registaro)
Redaktoro: Zhao Xi
|