Teksto kaj fotoj de Wang Lihua
Antaŭtagmeze de la 22-a de oktobro inaŭguriĝis en la Ĉina Popola Revolucia Milita Muzeo la ekspozicio de papertranĉaĵoj faritaj de kamparano Zhu Xinqi el Yiwu, Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio. La inaŭguron ĉeestis Shen Binyi, konstanta membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Zhu Zhenlin, direktoro de la komitato pri la kulturo kaj historio de la konstanta komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj aliaj personoj.
La inaŭguron ĉeestis ankaŭ aliaj personoj, inkl. de pentristoj, kaligrafoj, metiartistoj kaj raportistoj el amaskomunikiloj. Tio estas la unua grandskala individua ekspozicio de papertranĉaĵoj okazigita de la komisiono pri papertranĉaĵa arto de la asocio por antaŭenpuŝi la ĉinan kulturon, post kiam tiu ĉi metiarto estis enmetita de Unesko de la Unuiĝintaj Nacioj en la liston de la mondaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj en la 30-a de septembro 2009.
En Yiwu viglas popolaj metiartistoj, kies gvidanto estas kamparano Zhu Xinqi, kiu zorgas pri la papertranĉado jam pli ol 30 jarojn kaj servas kiel konstanta konsilanto de la la asocio por antaŭenpuŝi la ĉinan kulturon.
En la ekspozicio ĉarmas liaj verkaĵoj pri vivoveraj homfiguroj, bestoj, birdoj, floroj kaj pejzaĝoj. Inter ili estas la 8-metrolongaj papertranĉaĵoj “Riverborda sceno dum la festivalo Klaro kaj Brilo” kaj “Bildo pri cent knaboj”.