Membroj de la Vojaĝo por Sperti Ĉinan Ekologion ekveturis de Pekino
2009-10-23
9 membroj fotis sin antaŭ ekveturo.
La 21-an de oktobro 9 membroj partoprenantaj la Vojaĝon por Sperti Ĉinan Ekologion organizitan de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio kaj la Ĉina Verdiga Fondaĵo ekveturis de Pekino al Shaanxi-provinco. Dum la vojaĝo ili diskonigos sciojn pri ekologio por ke pli multaj homoj partoprenu en konstruado de ekologia civilizacio.