Inaŭguriĝis la dua Forumo pri Tibeta Disvolviĝo en Romo
2009-10-23
La 22-an de oktobro inaŭguriĝis la dua Forumo pri Tibeta Disvolviĝo en Romo, ĉefurbo de Italio. En ĝia malferma ceremonio partoprenis 500 personoj el Ĉinio, Italio, Aŭstrio, Usono, Hindio, Aŭstralio, Hispanio kaj Belgio.
La partoprenantoj en sekvontaj du tagoj interŝanĝos opiniojn pri ekonomio, kulturo, eduko, kuraco kaj higieno, medioprotekto k.s.