Frumatene de la 25-a de oktobro 4 nukleaj kontrolistoj de Internacia Atomenergia Agentejo atingis Iranon kaj kontrolos la 2-an urani-riĉigan instalaĵon lastatempe raportitan de Irano por prijuĝi, ĉu la instalaĵo estos uzata por paco.
La 4 kontrolistoj laŭplane restos en Irano du aŭ tri tagojn. Mohammed El Baradei, ĝenerala direktoro de la Internacia Atomenergia Agentejo prezentos rilatan raporton en la dua tagdeko de novembro.