2009-10-26
La 25-an de oktobro okazis en Hua Hin, Tajlando, la 4-a Orient-azia Pint-konferenco. Ĝin ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao, japana ĉefministro Hatoyama Yukio, prezidanto de Korea Respubliko Lee Myung-bak, hinda ĉefministro Manmohan Singh, aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd, nov-zelanda ĉefministro John Phillip Key kaj gvidantoj de 10 membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri akcelo de regionaj kunlaboroj kaj komune zorgataj problemoj.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong |