2009-10-26
De la 25-a ĝis la 27-a de septembro, 2009 en urbo Zaozhuang, Shandong-provinco, okazis la Tria Internacia Festivalo de Esperanto, en kiu partoprenis pli ol 80 e-istoj. Prof. Liu Xiaojun, prezidanto de la Shandong-a Esperanto-Asocio, faris prelegon pri Konfuceo, kaj s-ro Sun Mingxiao el la Zaozhuang-a Universitato prelegis pri ĉinaj proverboj. Dum la festivalo okazis ankaŭ internacia foto-konkurso de esperantistoj, foto-ekspozicio de s-ro Hao Tao, fama fotisto kaj subtenanto de Esperanto kaj teo-prezentado gvidata de japana e-isto HIDEKO Hujimoto.
D-ro Probal Daŝgupta, prezidanto de UEA, kaj Chen Wei, urbestro de Zaozhuang, sendis salutmesaĝojn al la festivalo. Partoprenis en la festivalo ankaŭ gvidantoj de la Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesia Universitato.
Partoprenantoj de la festivalo inkluzive de raportistoj el la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Radio Internacia prezentis bukedojn al statuo de Zamenhof sur la Kultura Placo en la urbo.
(Sun Mingxiao) |