ASOAL kaj gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio publikigis prezidantan deklaron
2009-10-26
La 25-an de oktobro la 12-a Konferenco de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj (ASOAL) kaj gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko publikigis en Hua Hin, Tajlando, prezidantan deklaron. La gvidantoj, ĉeestantaj la konferencon, emfazis kunlaboron en traktado de internacia financa krizo, klimataj ŝanĝiĝoj, kaj en sekureco de nutraĵoj kaj fueloj.