2009-10-26
Orharaj simioj en la provinco Yunnan estas raraj pereantaj bestoj sub la unua-klasa protekto de Ĉinio, kaj estas nomataj "ŝtata trezoro" kiel la grandaj pandoj. Ili loĝas en montaraj arbaroj de nordokcidenta Yunnan kaj Markam-gubernio de Tibeto. En la lastaj jaroj la ekologia medio pliboniĝis kaj la protektado antaǔeniĝis, pro tio, ilia nombro kreskis ĝis 2000. La 1-an de oktobro estis malfermita al la publiko la naturparko de yunnan-aj orharaj simioj en Shangri-La, Yunnan-provinco.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Zijia
|