Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia socio forte kondamnis terorisman eksplodigon en Irako
2009-10-26

 

    La 25-an de oktobro okazis en la iraka ĉefurbo Bagdado la suicida aŭtobomba atako, kiu kaŭzis la morton de almenaŭ 147 homoj kaj la vundiĝon de 600 homoj. En la sama tago la internacia socio faris fortan kondamnon al tiu ĉi terorisma eksplodiga evento.

 

    La Sekureca Konsilio de UN diris en sia deklaro, ke la konsilio esprimas la kondolencon al la familianoj de la viktimoj kaj reasertas sian subtenon al la irakaj registaro kaj popolo. La deklaro ankaŭ emfazas la necesecon laŭleĝe puni atakantojn, organizantojn kaj monhelpantojn de la evento, kaj apelacias al ĉiuj membrolandoj de UN doni aktivan helpadon al la iraka instanco en ĝia agado ĉiflanke.

 

    Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, pere de sia proparolanto publikigis deklaron, kiu forte kondamnis la atakantojn kaj esprimis funebron al ĉiuj mortintoj.

 

    Ankaŭ la Afrika Unio, la Eŭropa Unio, Usono, Francio k.a. faris kondamnon al la terorismo kaj esprimis funebron al la viktimoj.

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng