La 26-a de oktobro estas la Festo de Duobla Naǔo (la 9-a de la 9-a monato laǔ la luna kalendaro), tradicia ĉina festo por montri respekton al maljunuloj. En tiu tago ĉi-jare Ĉinio komencis strategian studon pri loĝantara maljunueco por solvi la pli-kaj-pli seriozan krizon de tiu problemo. Ĉiunivelaj registaroj de Ĉinio investas por esplori kiel bonstatigi maljunulojn.