2009-10-27
La 25-an kaj la 26-an en Pekino, okazis la unua ĉina forumo pri urĝa administrado. Laŭ informo el la forumo, Ĉinio jam ellaboris diversajn urĝe traktajn projektojn je proksimume 2,4 milionoj, kaj pli ol 340 mil homoj sin okupas pri la urĝsava laboro.
La foruma temo estas "urĝa administrado kaj socia devo", koncernaj laborantoj de diversnivelaj registaraj institucioj, specialistoj kaj fakuloj kune esploris la teorion kaj praktikadon pri la urĝa administrado.
el Ĉina Radio Internacia
Redaktorino: Chen Ji |