Ĉina vakcino kontraŭ gripo A/H1N1 estas sekura kaj efika
2009-10-28
La 27-an de oktobro Michael O'Leary, reprezentantino de la Monda Organizo pri Sano en Ĉinio, intervjuate diris en Pekino, ke Ĉinio estas la unua uzi vakcinon kontraŭ gripo A/H1N1 en la mondo, kaj la vakcino nun uzata en Ĉinio estas konforma al la atendado de la Monda Organizo pri Sano. Ŝi diris: "Ĉina vakcino kontraŭ gripo A/H1N1 estas sekura kaj efika, mi kaj miaj familianoj elektos vakcinon produktitan de Ĉinio por injekto."