La 27-an de oktobro sinjoro Zhang Lijun, ĉina vicministro pri mediprotektado, esprimis en la urbo Shenyang, nordorienta Ĉinio, ke Ĉinio plue fortigos protektadon de la trinkakva fonto kaj ĉefe preventos polucion de peza metalo.
De la lastaj jaroj la protektado de Ĉinio al la trinkakva fonto estas relative fruktodona, tamen estas ankoraŭ serioza la situacio de mediprotektado de la trinkakva fonto.