Kamparano en Sichuan elfosis multfloran poligonon similan al figuro de homo
2009-10-29
Matene de la 27-a de oktobro 63-jara kamparano de Datianba-vilaĝo en Langzhong de Sichuan-provinco Zheng Dexun montris al raportisto hom-similan multfloran poligonon (Polygonum multiflorum) elfositan de li antaŭ kvin tagoj.
Multflora poligono estas plurjara herbeca planto kaj valora drogo. La multflora poligono elfosita longas je 62 centimetroj, pezas je 5.8 kilogramoj kaj tre similas al figuro de viro.