Yang Jiechi partoprenis en kunveno de eksteraferaj ministroj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio
2009-10-29
Yang Jiechi, Sergei Lavrov kaj Somanahalli Mallaiah Krishna en gazetara konferenco
La 27-an de oktobro en Bangalore, Hindio, intervidiĝis Yang Jiechi, Sergei Lavrov kaj Somanahalli Mallaiah Krishna, eksteraferaj ministroj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio. Ili interŝanĝis opiniojn pri profundiĝo de kunlaboro de la 3 flankoj kaj pri komune zorgataj internaciaj regionaj problemoj, kaj atingis komunan komprenon.