Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belartaj Konkursoj de UEA en 2010
2009-10-30

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 61-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 95-a Universala Kongreso en Havano. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita;

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);

 

     Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;

 

     Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Interproksimigo de kulturoj, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2009. Unu premio.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn - en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro - oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere rete al la adreso: michela.lipari@tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro.

 

    Filmo kaj Kanto: ĉi-foje, eksperimente, la juĝantaroj mem elserĉos premiindajn verkojn.

 

    Premioj: unua premio 240 eŭroj, dua premio 168 eŭroj, tria premio 96 eŭroj; Nova Talento 168 eŭroj; Infanlibro de la Jaro 504 eŭroj.

 

    Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe

    uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng