La 28-an de oktobro s-ino Christine Lagarde, franca ministro de ekonomio, industrio kaj laborigo, kiu vizitas Ĉinion, informis al ĉinaj amaskomunikiloj, ke franca ĉefministro François Fillon faros viziton al Ĉinio decembre. Ŝi diris, ke dum sia vizito François Fillon interkonsiliĝos kun Ĉinio pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio en la kampoj de fuelo, trafiko, aernavigado, spacoflugado k.a.