Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Interproksimigo de kulturoj kiel temo por Havano sed ne nur
2009-10-30

    La Ĝenerala Asembleo de UN deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro por la Proksimigo de Kulturoj kaj konfidis al Unesko prepari kaj gvidi ĝin. Akceptante la taskon la tiama ĝenerala direktoro Koiichiro Matsuura vidis ĝin kiel naturan daŭrigon de antaŭaj aktivaĵoj, ekz. la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000 kaj la Tutmonda Agadplano por la Dialogo inter Civilizoj en 2001. Matsuura referencis al la Mezlonga Agadplano de Unesko (2008-2013), laŭ kiu la kultivado de kultura diverseco kaj de dialogo kiel ĝia natura sekvo estas unu el la plej urĝaj nuntempaj temoj kaj esenca inter la specifaj kompetentoj de la Organizaĵo.

 

    Ankaŭ ĉi-foje Unesko vidas gravan rolon por la neregistaraj organizaĵoj en la agado pri la laŭvica tema jaro. La Estraro de UEA akceptis la inviton de Unesko kaj elektis kiel la temon de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010) Interproksimigo de kulturoj. Baldaŭ estos anoncita reĝisoro de la kongresa temo, kiu planos kaj kunordigos ĝian traktadon dum la UK. Tamen, la Estraro celas, ke la temo estu traktata ne nur inter la kongresanoj en Havano sed kiel eble plej vaste jam antaŭ la UK. Por stimuli diskuton, artikoloj pri interproksimigo de kulturoj aperos en la revuo Esperanto kaj oni serĉos taŭgajn formojn por trakti ĝin ankaŭ ekz. en Interreto. Kadre de tio oni invitos esperantistojn kontribui aparte, sed ne ekskluzive, pri siaj spertoj rilate la utilecon de Esperanto por la interproksimigo de kulturoj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng