2009-10-30 Jam depost la aŭtunaj ferioj, Neĝeta kaj Michel redonis sian E-kurson ĉiusemajne po unu horo kaj duono en la lernejo Baotalu de Zhenjiang en Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio.
En tiu ĉi lernejo, la E-kurso ne apartenas al la oficiala programo, sed estas elektita de la gelernantoj kaj iliaj gepatroj. Esperanto havas longan historion en ĉi tiu lernejo... en kiu oni povas viziti saloneton honore al ĝi...
La gelernantoj jam lernis Esperanton dum du jaroj, kaj ankoraŭ lernos dum tri jaroj... Ili estas 19...
Ĉi-semestre Neĝeta kaj Michel decidis, ke la klaso korespondu per Esperanto kun alia E-klaso, kiu situas en la vilaĝo Saoû (simple prononcu “su ”), en la franca regiono Provenco, kie oni kulturas lavendon kaj olivojn… Ambaŭflanke, la geknaboj estas ĉirkaŭ 8-jaraĝaj.
Unuaj leteroj kaj fotoj kaj desegnaĵoj jam interŝanĝiĝis. Interese legi la reagojn de francaj knaboj:
· Ĉu en Ĉinio ne ekzistas blondaj geknaboj?
· Ĉu neniu havas frizitajn harojn?
· Kial vi surmetas ruĝan fulardon? Ĉu vi portas ĝin eĉ hejme?
· Kial vi desegnas vin mem kun rondaj okuloj, dum ili estas migdalformaj?
Ankaŭ la reagoj de ĉinaj infanoj atentindas:
· Ĉu vere vi ripozas ĉiun merkredon?
· 7 gefratoj! (ili ĵus sciis, ke iu korespondantino havas tiom da gefratoj)
· Ĉu ankaŭ vi ludas ŝnuron por salti?
· Ĉu en Francio iu knabo povas havi longajn harojn?
Naivajn reagojn! Tamen ili montras, ke, dank’al Esperanto, iom pli da interkonoj fariĝos inter niaj du popoloj, kaj do kelkaj pliaj gutoj da amikeco kaj paco en la mondo...
(Michel Fontaine el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|
Neĝeta (dekstre en la tria vico) kaj Michel (meze en la tria vico) kune kun siaj lernantoj de E-kurso en la lernejo Baotalu |
|
 |
Michel en E-kurso |
|
 |
Geknaboj de la franca E-klaso en la vilaĝo Saoû en Provenco |
|