Inaŭguriĝis "Ekspozicio pri Fruktoj de Protektado de Grandaj Ruinoj" en ĉina urbo Luoyang
2009-11-02
La 31-an de oktobro en la nova domo de la Muzeo de Luoyang, Henan-provinco, inaŭguriĝis "Ekspozicio pri Fruktoj de Protektado de Grandaj Ruinoj".
Grandaj ruinoj inkludas grandskalajn popolamasajn loĝejojn, antikvajn urbojn kaj tombojn. Ili estas ĉefaj partoj kaj tipaj reprezentantoj de la ĉina brila civilizacia historio en pli ol 5 mil jaroj.