2009-11-02
La 31-an de novembro, venis al la Pekina Infana Hospitalo Wen Jiabao, ĉefministro de Ĉina Ŝtata Konsilantaro, por vidi kaj saluti tie kuracistojn kaj flegistojn kaj gripo-suferantajn infanojn kaj inspekti la laboron kontraŭ gripo H1N1.
Wen Jiabao eniris en la akceptan halon de la hospitalo kaj vidis, ke infanoj kun siaj gepatroj atendas kuracadon. En la kuracĉambro de la dua etaĝo, Wen Jiabao diris al kuracistoj, ke estas grave konigi al la pacientoj, ke la gripo H1N1 estas kuracebla kaj preventebla, kaj trankviliĝo de la pacientoj estas utila al kuracado.
el retejo Xinhua
Redaktoro: Zhao Xi |