Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alilandoj atentas la 60-jaran jubileon de la nova Ĉinio
2009-11-03

    La 60-jara jubileo de la nova Ĉinio allogis rigardon de aliaj landoj. Lastatempe ĉefaj amaskomunikiloj de iuj landoj publikigis artikolojn kaj alte taskis la atingojn de la nova Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj.

 

 

    Usona Tempo diris, ke en la pasintaj 60 jaroj la nova Ĉinio iris sur vojo al prosperiĝo. Estas multaj aferoj celebrindaj, kiam la nova Ĉinio festas sian 60-jariĝon. Ĉinio posedas la plej multe da loĝantoj en la mondo, kaj ĝi fariĝis la tria ekonomia unito kaj komerca lando pro ĝia diligenta popolo. Ĝi jam fariĝis reformanto en scienc-teknologia kampo, kaj estas konstruanta universitatan sistemon mondnivelan. Ĝi posedas pli kaj pli modernan militan forton kaj gajnis mondan respekton en diplomatio. Ĝi tenas pacajn rilatojn kun najbaroj kaj la ĉefaj potencoj en la mondo. Ĉinio estas lando kiu la unua eliris el la ekonomia dekadenco, fakte, ĝi estas gvidanta aliajn iri el la ekonomia dekadenco. La disvolva maniero de Ĉinio altiris atenton de vastaj disvolviĝantaj landoj.

 

 

   Usona Novjork-Tempo diris, ke la parolado de ĉina prezidanto Hu Jintao konturis fidoplenan estontecon. Ĉinaj televidaj stacioj per la angla lingvo kaj aliaj lingvoj raportis la celebradon. Oni ankaǔ povas tion vidi surrete.

 

    Franca Eǔrop-Tempo direktis sian fokuson al la parolado de Hu Jintao. Ĝi diris, ke la parolado, kun "paco" kiel la ŝlosila vorto, demonstris al la tuta mondo decidon kaj sinceron de Ĉinio pri paco kaj harmonia socio en la aferoj enlandaj kaj eksterlandaj, kaj ebligis al aliaj landoj klare vidi la tendencon de Ĉinio en la venontaj 60 jaroj, t.e. "paca disvolvo".

 

    La raporto diris, ke ĝis hodiaǔ la politiko pri disvolviĝo de la ĉinaj militaj fortoj estas politiko de aktiva defendo, sed ne de atako. La parolado de Hu resumis la iritan vojon de Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj kaj montris ĝian strategion en la estonteco. Antaǔ 60 jaroj Mao Zedong deklaris, ke "la ĉina popolo stariĝis de nun," kaj hodiaǔ, Hu Jintao, samvestita kiel Mao en kostumo de Sun Jatsen, montris implice al la tuta mondo, ke "Ĉinio riĉiĝis de nun", tamen en tiu esprimo aǔdeblas neniu aroganteco.

 

    Influa anglalingva ĵurnalo de la Sud-Afriko Komerca Ĵurnalo diris en sia artikolo, ke same kiel la inaǔguro de la Pekinaj Olimpikoj lastjare, la ceremonio por festi la Nacian Tagon estis perfekta, kaj plene montris la potencan forton kaj koheremon de la ĉina nacio. La parolado de Hu Jintao manifestis la memfidon de la ĉinaj ŝtataj gvidantoj, kaj Ĉinio jam fariĝis grava forto neneglektebla sur la internacia sceno.

 

    Artikolo titolita "Ĉinio, giganta drako, vekiĝis" de tuniza Matena Ĵurnalo diris, ke la armea parado en la 1-a de oktobro denove surprizis la mondon. Surprizis ne nur la nombro de la revuo-partoprenantaj oficiroj kaj soldatoj, sed ankaǔ la kvalito de la militaj ekipaĵoj. La teksto diris, ke Ĉinio iam estis unu el la plej malriĉaj landoj, tamen hodiaǔ, ĝi fariĝis la tria granda ekonomia unito. Kiel nova forto, Ĉinio ludas neneglekteblan rolon en regionaj kaj internaciaj aferoj.

 

(el retejoj Xinhua, Zhongxin k.a.)

Redaktoro: Zhao Xi

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng