Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hamid Karzai elektiĝis kiel afgana prezidento
2009-11-03

 

    La 2-an de novembro, la Sendependa Komisiono pri Elektado de Afganio deklaris, ke ne plu okazos la duaraŭnda voĉdonado por la afgana prezidento-elektado kaj la nuna prezidento elektiĝis kiel afgana prezidento en la estonta oficperiodo.

 

    En la 1-a de novembro, Abdullah Abdullah, unu el la du prezidentaj kandidatoj de Afganio deklaris, ke pro nejusteco de la elektado, li ne partoprenos en la duaraŭnda voĉdonado okazonta en la 7-a de novembro.

 

    En tiu tago Azizullah Ludin, prezidanto de la Sendependa Komisiono pri Elektado diris en gazetara konferenco, ke pro retiriĝo de Abdullah Abdullah el la elektado, do Hamid Karzai estas ununura kandidato. Por eviti malŝparon de kapitalo kaj okazon de mizeraj eventoj dum la elektado, la komisiono decidis, ke ne okazos la duaraŭnda voĉdonado kaj Hamid Karzai elektiĝis kiel afgana prezidento.

 

    Proparolanto de Abdullah Abdullah esprimis, ke Abdullah Abdullah ne akceptas la decidon de la komisiono, ĉar ne validas la elektiĝo. Cetere la decido faros la afganan situacion pli komplika.

 

    En tiu tago, la ĝenerala sekretario de UN, kiu faras viziton en Kabulo, publikigis deklaron kaj gratulas elektiĝon de Hamid Karzai.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng