37 personoj saviĝis el irana deankriĝanta kargoŝipo
2009-11-03
La 1-an de novembro iu irana kargoŝipo, kiu ankriĝis en Luhuashan, ekster enmariĝo de Yangzi-rivero, deankriĝis kaj grundis pro rifotrafo. Helpate de la Ĉina Sava Buroo kaj la Unua Sava Flug-grupo de la Orienta Ĉina Maro, saviĝis la 36 ŝipanoj kaj unu 2-jara knabo.
La kargoŝipo en la 31-a de oktobro ekveturis de Nantong-haveno, kaj frumatene de la 1-a de novembro ĝi trafis rifojn, tiam en la ŝipo estis 37 personoj.