2009-11-04
La 3-an de novembro inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Industria Foiro de 2009 en la nova internacia ekspozicia centro de Ŝanhajo. En la foiro estas ekspozicioj pri industria aŭtomatigo, teknologioj kaj ekipaĵoj por mediprotektado, aplikado de informa kaj komunika teknologioj, aernaviga kaj spacofluga teknologioj, kaj samtempe okazos 74 forumoj.
1869 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj el 19 landoj kaj regionoj montras dum la foiro siajn plej novajn sciencajn kaj teknologiajn atingojn en la ekipaĵo-fabrika industrio.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|