Mil horloĝoj sinkrone sonoras por veki atenton de la publiko pri klimata ŝanĝiĝo
2009-11-04
La 2-an de novembro, en Barcelono, Hispanio, pli ol 200 medio-protektantoj kun vekhorloĝo enmane svarmis ekster la kunvenejo de la 5-a Sesio pri Klimata Ŝanĝiĝo de Unuiĝintaj Nacioj por la aktivado "Mil horloĝoj sinkrone sonoru". Ili esperas, ke la sesio kiel eble plej rapide faros justan kaj konvenan interkonsenton por trakti klimatan ŝanĝiĝon.