En Ĉinio konfirmiĝis 51 490 kazoj de la gripo A/H1N1
2009-11-05
Ĝis la 4-a de novembro en 31 provincoj de Ĉinio konfirmiĝis 51 490 kazoj de la gripo A/H1N1, el kiuj 38 644 jam resaniĝis. El la 153 seriozaj malsanuloj, 43 resaniĝis kaj 8 mortis.
Feng Zijian, direktoro de la oficejo por superregado de malsanoj kaj urĝa traktado sub la Ĉina Centro por Prevento kaj Superregado de Malsanoj, diris, ke nun en Ĉinio ne estas kazo retrafitita de la gripo A/H1N1.