Sankciiĝis plano pri konstruo de Disney-lando en Ŝanhajo
2009-11-05
La 4-an de novembro la informa oficejo de Ŝanhajo deklaris, ke sankciiĝis la plano pri konstruo de Disney-lando en Ŝanhajo. Nun Ĉinio kaj Usono interkonsiliĝas pri la detala kunlaboro por konstrui mondnivelan Disney-parkon en Pudong-distrikto, Ŝanhajo.